adaway/metadata/eo/full_description.txt

9 lines
903 B
Text
Raw Permalink Normal View History

2025-11-20 14:05:12 +01:00
Libera kaj malfermkoda reklamblokilo por Android.
Tiu ĉi aplikaĵo estas destinita por aparatoj kun ĉefuzanta (root) aliro kaj sen tiu ĉi aliro.
Ĉe aparatoj kun ĉefuzanta aliro, la aplikaĵo modifas la dosieron “hosts”, kiu enhavas mapigojn servilnomo  IPadreso.
ĈE aparatoj sen ĉefuzanta aliro, la aplikaĵo uzas VPN por bloki elirajn konektojn al reklamoj kaj spuriloj.
Do kiam aplikaĵo petas pri reklamo/spurilo, kiu estas gastigata ĉe servilo listigita en la dosiero “hosts”, tiu ĉi peto estas aldirektata al la loka IPadreso 127.0.0.1, kiu faras nenion.
La aplikaĵo liveras elŝuteblan liston de serviloj de reklamoj kaj elementoj por bloki. Sed ankaŭ vi povas aldoni proprajn listojn aŭ individuajn servilojn al permesataj/blokataj listoj.
Estas funkcio ruli lokan retservilon por respondi al blokataj nomregnoj kaj aldirekti petojn al iu alia elektita IP-adreso.