9 lines
No EOL
903 B
Text
9 lines
No EOL
903 B
Text
Libera kaj malfermkoda reklamblokilo por Android.
|
||
|
||
Tiu ĉi aplikaĵo estas destinita por aparatoj kun ĉefuzanta (root) aliro kaj sen tiu ĉi aliro.
|
||
Ĉe aparatoj kun ĉefuzanta aliro, la aplikaĵo modifas la dosieron “hosts”, kiu enhavas mapigojn servilnomo → IP‑adreso.
|
||
ĈE aparatoj sen ĉefuzanta aliro, la aplikaĵo uzas VPN por bloki elirajn konektojn al reklamoj kaj spuriloj.
|
||
Do kiam aplikaĵo petas pri reklamo/spurilo, kiu estas gastigata ĉe servilo listigita en la dosiero “hosts”, tiu ĉi peto estas aldirektata al la loka IP‑adreso 127.0.0.1, kiu faras nenion.
|
||
|
||
La aplikaĵo liveras elŝuteblan liston de serviloj de reklamoj kaj elementoj por bloki. Sed ankaŭ vi povas aldoni proprajn listojn aŭ individuajn servilojn al permesataj/blokataj listoj.
|
||
Estas funkcio ruli lokan retservilon por respondi al blokataj nomregnoj kaj aldirekti petojn al iu alia elektita IP-adreso. |